La fervojtereno other languages

Meze de la Berlina urbo – proksime al la Alexanderplatz – estas unu el la plej grandaj miniaturaj fervojoj de la mondo kiu estas mastrumata de komputiloj, kies  mezuro estas H0 (1:87). En loko klimatizata, aree de 2.500 m², niaj vizitantoj estos mirigataj pri kio ili vidos.

En la fervojtereno estas principe Berlinaj konstruaĵoj kaj lokoj, kiel la Fernsehturm (televida turo) en la Alexanderplatz en la urbocentro, partoj de la Berlina Stadtbahn (urba vojo) kun la stacidomoj Zoologischer Garten, Hackescher Markt, Alexanderplatz, Jannowitzbrücke, Ostbahnhof kaj Ostkreuz. En la parto elpensita, kiu ne estas rilate al Berlino, ne nur estas unu persona stacidomo kun ŝarĝtrafiko, sed ankaŭ haveno, ŝtona ponto kaj soldatejo de la germana armeo konektita al la fervojo. Ankaŭ estas en la fervojtereno "ne elektrigita ĉefvojo" por miksita trafiko.

La diversegaj vagonaroj vivigas la fervojterenon; regionaj vagonaroj, interurbaj vagonaroj,  altrapidaj fervojlinioj, ŝarĝvagonaroj, la Berlina urba vojo, tramoj kaj eĉ muzeaj vagonaroj kun vaporpropulso.

Ne nur la maro da domoj de Berlino kun la konataj kunstruaĵoj, kiel la ruĝa urbodomo, la parlemento Reichstag, la Brandenburger Tor, la "domo de la instruistoj" kun la kongresa salono (kaj la ĵus restaŭrita "bordero da freskoj ĉirkaŭ la konstruaĵo"), la foira salono kaj la televida turo, la Cubix aŭ la urbodoma pasejo, sed ankaŭ estas placoj kaj parkoj kiu aspektigas Berlinon. Kompreneble ĉi-tie estas ankaŭ zoologia ĝardeno kun la karakterizaj bestrestadejoj kaj la artfaritaj konstruaĵoj, kiel la ĝirafdomo.

Aliaj rigardallogiloj en la fervojtereno estas personaŭtoj, ŝarĝaŭtoj kaj aŭtobusoj sur speciala strata sistemo kiu estas konstante pligrandiganta.

Nia plej nova allogaĵo estas nia flughaveno, sur kiu aeroplanoj iras de la terminalo al la startejo, muĝade akcelas, ekflugas kaj alteriĝas.

Kaŭze de la granda spaco la vizitanto havas ekde preskaŭ ĉiu pozicio spacan elvidon de la tuta fervojtereno. Kompreneble estas ke niaj vizitantoj povas fotografi kaj filmi la fervojterenon.

Ĉar preskaŭ ĉiu tiu veturilaro estas norma kion ni devas principe adapti por la kontinua ekspluatado, ni bonvolu peti al vi ke vi estas komprenema por la eblaj difektoj dum la veturado de la vagornaroj, kiel la eltrakiĝoj, teknikaj difektoj ktp. Nia teamo estas kontinue okupata por ripari ĉi-tiujn difektojn plejeble rapide, por ke la veturilaro veturu. Ankaŭ ne ni hezitas- se necese – sendi "skipon da fervojaj laboristoj" al la difekta komutilo por interŝanĝi lin, dum vi kiel interesita vizitanto povas vidi ĉi-tiun laboron

 

Ni malfermas 365 tagoj en tuta la jaro

Ĉiutage de 10:00 ĝis 18:00 horo

kaj nune ankaŭ: mekrede ĝis 20:00 horo



Loxx-Line: 030 / 44 72 30 40

                         

Observo por handikapitaj personoj:

Ekde de la strato oni povas atingi teretaĝe la lokojn de la fervojtereno, poste iru pere de la vitra lifto malsupren al niaj lokoj. Oni povas atingi bone ĉiujn partojn de la lokoj pere de rulseĝoj. La alteco de la tabloj estas 85 cm. Necesejoj adaptitaj al la handikapitaj personoj disponeblas

·  Infanoj kiuj naskiĝtagas

Senpaga enirejo

·  Por infanoj ekde 1 metro de longeco

2,20 €

·  Por infanoj de 9 ĝis 14 jaroj

4,50 €

·  Vizitantoj ekde 15 jaroj

8,90 €

(Vi ricevas kreditkuponon de 1,- € por sekva vizito)

·  Senlaboruloj

7,50 €

·  Por handikapitaj personoj (90% handikapitaj)

3,50 €

·  Grupo (ekde 10 personoj)

8,00 €

·  Grupo de infanoj (ekde 10 infanoj)

3,50 €

·  Persona jarenirbileto (plenkreskuloj)

80,00 €

·  Persona jarenirbileto (infanoj)

40,00 €

Enirbiletoj estas haveblaj ĉiutage ĉe nia kasejo dum la horoj 10.00 ĝis 18.00, mekrede ĝis 20.00 horo (ankaŭ se vi volas uzi la bileton poste) pere de E-poŝto  (1,- Euro kostoj/afrankaĵo por sendaĵo).

La fervojtereno troviĝas proksime al la Alexanderplatz en la strato Grunerstraße 24.

 

Arabic (Egypt)  Arabic (Gulf)  Brazilian
Bulgarian  Chinese (Kantonesian)  Chinese (Mandarin)
Czech  Danish  Netherlands
English  Ethiopian  Finnish
Flemish  French  German
Hebrew  Hungarian  Indonesian
Italian  Japanese  Polish
Portuguese  Romanian  Russian
Serbian  Sinhalese  Spanish
Swedish  Turkish  Ukrainian
US-English  Vatican City  Vietnamese
Belarus


Schwäbisch  Fränkisch